Job 23

1Ijob respondis kaj diris: 2Eĉ hodiaŭ mia parolado restas maldolĉa; Mia suferado estas pli peza, ol miaj ĝemoj. 3Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi, Veni al Lia trono! 4Mi prezentus al Li juĝan aferon, Kaj mian buŝon mi plenigus per argumentoj. 5Mi ekscius la vortojn, kiujn Li respondus al mi; Mi komprenus, kion Li dirus al mi. 6Ĉu en la grandeco de Sia forto Li luktus kontraŭ mi? Ne, Li nur atentu min; 7Tiam pravulo procesus kun Li, Kaj mi liberiĝus por ĉiam de mia Juĝanto. 8Sed jen mi iras antaŭen, kaj Li tie ne estas; Mi iras malantaŭen, kaj mi Lin ne rimarkas; 9Se Li faras ion maldekstre, mi Lin ne trovas; Se Li kaŝas Sin dekstre, mi Lin ne vidas. 10Sed mian vojon Li konas; Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro. 11Sur Lia irejo forte teniĝas mia piedo; Lian vojon mi konservis, kaj ne forkliniĝis. 12Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj; Pli ol mian propran leĝon mi konservis la dirojn de Lia buŝo. 13Sed Li estas sola: kiu kontraŭstaros al Li? Kion Lia animo deziras, tion Li faras. 14Kio estas destinita por mi, tion Li plenumos; Kaj Li havas multe da similaj aferoj. 15Tial mi tremas antaŭ Lia vizaĝo, Mi primeditas, kaj mi timas Lin. 16Dio senkuraĝigis mian koron, Kaj la Plejpotenculo min konfuzis. 17Ĉar mi ne estas neniigita antaŭ la mallumo, Kaj antaŭ mia vizaĝo Li ne kovris la mallumon.

Copyright information for Esperanto